Instalado en Linukso:

Dankegon al Frederico ZENITH kiu verkis tiun dosieron.

Laste ĝisdatigita: 8an de Junio, 2003

Uzado de la vortaro sub Linkso

Finfine eblas uzi la Vortaron en Linkso! Tio fakte estis ebla ankaŭ malposte, sed nun ni donas proceduron por ekstarigi la aferon.
Ĉi ĉio oni faras per:

  1. Instalado de Wine (Wine signifas "Wine Imitilo Ne Estas!": tiu estas kongruiga interfaco);
  2. Instalado de la Vortaro mem sub Wine-ĉirkaŭaĵo (ankaŭ eblas uzi malpostan instalaĵon ĉe vindoza disko);
  3. Pretado de simplegaj skriptoj por sendolora uzado.
Mi postulas ke vi uzas X'n, kaj KDE'n (aŭ Gnome'n).


Wine

La programo Wine permesas lanĉi vindozajn programojn sub Linukso. Kvankam la plej komplikaj programoj havos verŝajne malfacilojn, programo sufiĉe simpla kiel la vortaro ne stumblas iel ajn kaj rulas bonege. Unika afero ĝis nun estas la neakirebleco de la musa rado, kvankam ĝi funkcias sub Linkso, en la fenestro de la vortaro.

Se vi uzas, kiel mi, Linux Gentoo, la instalado estas facilega: # emerge wine. Simile devus esti por Debian kaj apt-get. Por Mandrake, Redhat, kaj pluraj aliaj oni povas serĉi rpm-dosierojn. Por ĉi ĉiuj instaladaj procezoj, vi bezonos plejverŝajne administrajn rajtojn (root).

Mi mem ekfunkciigi la Vortaron per versio 20030508.

Se vi uzas KDE'n, estas verŝajne konsiderinda la ideo asociigi la dosieroj finantaj je .exe al Wine: ĉi tiel ili estos aŭtomate lanĉataj pere de Wine per simpla alklako, kaj tio faciligos plurajn taskojn.
Iru al la stircentro, "KDE-Komponentoj", "Dosiertipoj", kaj "Aldonu" la tipon (elektu vi mem la nomon, tio ne gravas). Memoru aldoni la ŝablonon "*.exe", kaj Wine'n kiel unua aplikaĵo preferata.
Verŝajne estas simila sistemo ankaŭ en Gnome, sed mi ne spertas pri tio.

Laste, lanĉu unuafoje la komandon $ wine (kiel ordinara uzanto). Tio kreos dosierujon ".wine", kaj konfiguros la sistemon por vi.

Lasta rimarko: neniam skribu "wine /tre/longa/vojo/al/dosiero.exe", sed iru unue al la ĝusta vojo kaj nur poste lanĉu la .exe-dosieron. Tio necesas por ĉiuj programoj kiuj, kiel la Vortaro, bezonas atingon al aliaj dosieroj - ĉi-kaze, la vortaraj listoj. Se vi ne faros ĉi tiel, vi verŝajne kaŭzos aperon de la sekvanta fenestro:

Kutima eraro en Wine: por eviti tion ne lanĉu programojn el malegala dosierujo!


Ĉu jam havas la Vortaron en Vindozo?

Tiuokaze vi ne bezonas instali denove: ne konsideru la sekvantan sekcion. Nur atentu en la postaj sekcioj, kaj enmetu la ĝustan vojon al wine.exe, kiu ne plu estus $HOME/.wine/fake_windows/Program\ Files/vortaro.


Instalado de la Vortaro en Wine-ĉirkaŭaĵo

Faru la sekvantajn paŝojn kiel ordinara uzanto. Vi povas sukcesi ekstarigi tutsisteman instaladon, kaj tio ne devus bezoni grandajn modifojn, sed povus kaŭzi problemojn je modifo de dosieroj, kiel aldonoj, uzo de kolorŝanĝilo kaj reakirilo kaj similaj: ili ja estas skribitaj por unuuzanta vindoza sistemo, kaj ĝi ne glate transiras al pluruzanta sistemo kiel Linukso.
Elŝutu la instaladan dosieron de la Vortaro kaj konservu ĝin en ajna dosierujo. Klaku ĉe ĝi, se vi aktivigis la asociigon kiel supre priskribita, aŭ iru en konzolo al la dosierujo kaj tajpu $ wine vortaro.exe.
Sekvu la instrukciojn de la programo kiel se vi estus en Vindozo. La disko "C:" kiun la programo trovas estas fakte la dosierujo $HOME/.wine/fake_windows.
Instalu la programon en la proponata dosierujo (ankaŭ aliaj metodoj povas funkcii).

Poste, instalu egalmaniere la vortarajn dosierojn kiujn vi deziras. Neniu granda novaĵo.

Kjel forigi la bluan ekranon? Wine imitas Vindozon tre bone, kaj tio bedaŭrinde implikas ke la maŝino povas fariĝi nekontrolebla... Je instalado, se la blua ekrano ne foriras de si mem, premu la klavon "Esc". Je desperataj kazoj iru al konzolo kaj haltigu la X-servilo per # /etc/init.d/xdm stop kaj restartu per # /etc/init.d/xdm start, sed ĉi tio devus esti nenecesa.


Lanĉu!

Kaj se vi instalis rekte sub Linukso, kaj se vi uzas jamhavatan Vindozan instalaĵon, vi devus nun povi lanĉi la programon sukcese:

$ cd /vojo/al/vortaro
$ wine vortaro.exe
Vido de la Vortaro sub Linux

Por lanĉi la kolorŝanĝilon, faru same:
$ cd /vojo/al/vortaro
$ wine kolorŝanĝilo.exe
Vido de la kolorŝanĝilo sub Linux

La reakirilo por Vindozo estas .bat-skripto, kiu ne rulas en wine. Tamen, eblas uzi la reakirinux'on: ĉi tiu skripto faras precize la samajn aferojn kiel la vindoza reakirilo, sed ĝi estas skribita por bash-konzolo.
Tamen, la reakirinux uzas malegalan interfacon: al vi estos demandata kiun vortaron vi volas reakiri el listo da eblaj vortaroj.
Malpost lanĉi la reakirinux'on, memoru fari tiun rulebla! Ankaŭ por reakirinux validas la malposta konsilo pri ruli ĝin en la Vortaro-dosierujo.
Se la via instalaĵo estas iom malnova kaj ne enhavas la linuksan reakirilon, elŝutu ĝin el ĉi tie (dekstreklaku kaj elektu "konservu kiel").

$ cd /vojo/al/vortaro
$ chmod u+x reakirinux
(nur la unuan fojon)
$ ./reakirinux
Vido de la linuksa versio de la reakirilo, reakirinux


...Pli komforte lanĉu!

Per tre simplaj skriptaĵoj eblas multe simpligi la lanĉon de Vortaro, Kolorŝanĝilo kaj Reakirinŭ. Ĉi tiuj ne estas aŭtomate instalataj ĉar:

  1. la vojo al la dosieroj povas esti malegala por pluraj uzantoj;
  2. enmeto en /usr/bin aŭ aliaj $PATH-dosierujojn necesas verŝajne administrajn pasvorton kaj rajtojn.
Vi devas pretigi la sekvantajn skriptojn; kompreneble, enmetu vi mem la ĝustan vojon, kaj vi povas ŝanĝi la nomon de la dosieroj se vi deziras.
Estu certaj ke vi metas la dosierojn en dosierujon kiu estas en la via $PATH-variablo. Por vidi kiujn dosierujon vi disponeblas, tajpu kiel uzanto:
$ echo $PATH
Elektu unu dosierujon el la listo; plejfoje la dosierujo /usr/bin estas la plej logika ejo por ĉi tiaj skriptoj.

Skripto /usr/bin/vortaro:

#!/bin/bash
cd $HOME/.wine/fake_windows/Program\ Files/vortaro
wine vortaro.exe

Skripto /usr/bin/kolorsxangxilo:

#!/bin/bash
cd $HOME/.wine/fake_windows/Program\ Files/vortaro
wine kolorsxangxilo.exe

Skripto /usr/bin/reakirilo:

#!/bin/bash
cd $HOME/.wine/fake_windows/Program\ Files/vortaro
./reakirinux

Donu rulajn permesojn:

chmod +x /usr/bin/reakirilo
chmod +x /usr/bin/kolorsxangxilo
chmod +x /usr/bin/reakirilo

Nun vi povas lanĉi la Vortaron simple entajpado de vortaro, kolorŝanĝilo kaj reakirilo sen pripensi kie vi alvokas la komandojn.


...Plej komforte lanĉu!

Vi povas kompreneble krei butonon en la K-menuo (aŭ simila por Gnome ktp.), tiel ke vi tute ne bezonas uzi konzolon, kaj devas simple uzi la muson.

  1. Dekstreklaku sur la k-menua butono, defaŭlte en la malalta maldekstra angulo;
  2. Elektu la menuredaktilon;
  3. Elektu kie en la menua arbo vi volas la komando(j)n;
  4. Klaku ĉe "Nova ero" kaj nomigu la aplikon;
  5. Ne forgesu enmeti la konzolan komandon :-), vortaro ekzemple.
Plue, oni povas meti butonon en la KDE-panelon, tiel oni povas lanĉi la vortaron per unu klakon:
  1. Dekstreklaku sur libera areo de la panelo;
  2. Elektu "Aldonu", "Aplikaĵobutono", retrovu kaj elektu la vian komandon en la menua arbo.