La Vortaro
Oftaj demandoj


1) Elŝuto aŭ aktualigo de la programo

D. Mi ne kapablas elŝuti vian programon, kion fari ?
R. Provu denove post kelkaj minutoj, la Reto estas kelkfoje kaprica. Se vere ĉiuj viaj provoj malsukcesas, ni sendos la deziratan version per retletero. Memkompreneble se tio estas la rezulto de eraro nia (ekz. ligo ne funkcianta), informu nin, ni korektos.

D. Mi uzas Vindozon 95 aŭ 98 kiuj ne taŭgas kun la versio 3.7.4 de La Vortaro, kion fari ?
R. Sendu mesaĝon al ni por ke ni trovu solvon al via problemo.

D. Kiel elŝuti aktualigon sen perdi la vortojn kiujn mi mem aldonis al La Vortaro ?
R. Kun la nova versio 3.7.4 la problemo ne plu ekzistas ĉar dum la instalado de aktualigo la programo aŭtomate kopios viaj proprajn aldonaĵojn kaj listojn en la taŭga dosierujo.

2)Pri la plibonigado de La Vortaro

D. Mi trovis erarojn en La Vortaro, kaj la vortolistoj havas mankojn, kial tio ?
R. La Vortaro ankoraŭ ne estas finpreta produktaĵo. Temas pri komuna projekto, al kiu ĉiu uzanto kontribuas. La perfekteco ne ĉiam ĉeestas, ĉar ĉiuj listoj ne havas la saman originon (certaj el ili rezultas de informatika kruciĝo) kaj mankas al ni bonvoluloj por kontroli kaj pliriĉigi ilin.