HUITIÈME LEÇON




Accusatif de direction.

Lorsqu'il y a mouvement vers un but, on met un n à la fin du mot qui indique le but et à la fin des adjectifs qui le qualifient.

Exemples :
Mi iras Parizon : je vais à Paris.
Kien vi iras ? : où allez-vous ?
La birdo flugas en la ĉambron : l'oiseau vole dans la chambre (il y va, il n'y était pas auparavant)
La birdo flugas en la ĉambro : l'oiseau vole dans la chambre (il y est depuis quelques temps et
il y vole çà et là)
Mi eniras en la korton : j'entre dans la cour.

Exercice 12
Traduire les phrases : Dictionnaire modes
1

Mi vojaĝas en mia lando. - Mi vojaĝas en mian landon. - La kato saltas sur la tablo. - La kato saltas sur la tablon. - La hirundoj flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero estis aliaj hirundoj. - Mi veturas hejmen. - Mi estas hejme. - Li ĵetis la pilkon sur la nigran tabulon. - Multaj vortoj estas skribitaj sur la nigra tabulo.

Contenant.

ujo indique le contenant total, ce qui renferme, ce qui porte. Forme un peu arkaïque pour désigner les pays. On lui préfère maintenant le suffixe i (voir ci-après)
Ex. Sukero : sucre ; sukerujo : sucrier. - pomo : pomme ; pomujo : pommier ; franco : français - Francujo : France.

ingo indique le contenant partiel, dans lequel on introduit partiellement un objet.
Ex. Kandelo : chandelle ; kandelingo : chandelier - fingro : doigt ; fingringo : dé à coudre.

Lieux.

ejo indique le lieu affecté à un usage.
Ex. Lerni : apprendre ; lernejo : école - preĝi : prier ; preĝejo : église - ĉevalo : cheval ; ĉevalejo : écurie.

i forme moderne pour désigner les pays.
Ex. Franco : Français , Francio : France ; Germano : Allemand , Germanio : Allemagne.

Action manquée, erronée.

mis placé devant un mot, exprime l'idée d'une action mal faite, faite de travers, par erreur.
Ex. aventuro : aventure , misaventuro : mésaventure ; konduti : se conduire , miskonduti : mal se conduire, avoir un mauvais comportement.

Exercice 13 :

Traduire les mots :
Vous êtes autorisé à chercher la partie en caractère gras des mots : Dictionnaire modes
2 ou 3

Salujo, vinagrujo, oleujo, cigarujo, cigaringo, vendejo, Turkujo, Anglujo, Germanujo, pirujo, persikujo, fragujo, glavingo, sidejo, dormejo, manĝejo, lernejestro, lernanto, Anglio, Hispanio, Rusio. mistrafi, misuzi, misa, mise, miskompreni.

C'est la langue que l'on donne au chat !

Version.

Dictionnaire mode n°
2

Historio de Esperanto (fino)



La unuaj Esperantistoj estis precipe Rusoj, Svedoj, kaj kelkaj Germanoj. Sed kiel oni scias, la fondo de societoj estis malfacila en Rusio kaj la propagando de novaj ideoj estis tre malhelpata en tiu lando. En mil okcent okdek naŭ aperis la unua ĵurnalo redaktita esperante. Ĝi estis presata en Germanio, sed preskaŭ ĉiuj abonintoj estis Rusoj. Tiu gazeto daŭris dum ses jaroj, ĝis mil okcent naŭdek kvin. Tiam ĉar la eminenta verkisto Tolstoï verkis artikolojn en tiu gazeto, la regnestroj de Rusio malpermesis ĝian eniron en Rusujon.
La gazeto mortis kaj la propagando haltis. Nova ĵurnalo nomita "Lingvo Internacia" aperis en Svedio el presejo de Upsala kiu subtenis la malfacilan progresadon de la lingvo. En la jaro mil okcent naŭdek ok fondiĝis la Societo franca por propagando de Esperanto, sed post du jaroj da ekzisto ĝi nur kalkulis tricent anoj, kies apenaŭ duono loĝis en Francio. Tiam kelkaj francaj universitatanoj kaj scienculoj prenis la aferon en manojn ; helpataj de la potenca franca Turing-Klubo, ili energie propagandis la lingvon en tuta Francio kaj baldaŭ multaj grupoj esperantistaj fondiĝis en ĉiuj grandaj urboj de Francio. Tiu movado franca atingis aliajn landojn. La malnovaj amikoj rusaj, svedaj, germanaj, bulgaraj, aŭstraj kaj hungaraj vekiĝis kaj granda puŝo naskiĝis unue en Anglio kaj poste en ĉiuj aliaj landoj.
Fine okazis dum 1905 en Boulogne-sur-Mer , kun grandega sukceso, la unua internacia kongreso, kie kunvenis kelkaj centoj da Esperantistoj, kaj kiu pruvis publike por la unua fojo, la taŭgecon de la lingvo por ĝia celo. De tiu epoko , kunvenas ĉiujare, kun granda sukceso en malsamaj landoj, novaj kongresoj, kiuj vekigas ĉie intereson.



Menu