CINQUIÈME LEÇON





Noms des nombres :

0 : nul
1 : unu
2 : du
3 : tri
4 : kvar
5 : kvin
6 : ses
7 : sep
8 : ok
9 : naŭ
10 : dek
100 : cent
1 000 : mil
1 000 000 : miliono.

Numération : Après dek qui signifie dix, viennent dekunu (dix et un) : 11, dekdu (dix et deux) : 12 etc...
deknaŭ : 19, dudek (deux fois dix) : 20, dudek unu : 21, tridek (trois fois dix) : 30, etc...
naŭdek : 90, ducent : 200, tricent : 300.
Ex. 1789 = mil sepcent okdek naŭ

Les noms des nombres sont invariables. Ils ne prennent ni la marque du pluriel (j), ni la marque du complément direct (n)

Mots dérivés :
En ajoutant à la fin des noms de nombre les terminaisons a, o, e, on obtient :

Avec o : nulo : zéro, rien ; uno : unité ; deko : dizaine ;
Avec a : unua : premier ; dua : second ; dekdua : douzième ;
Avec e : unue : premièrement ; due deuxièmement.

En ajoutant oblo, obla, oble, on a les multiplicatifs : la trioblo = le triple, triobla = triple (adj) trioble = triplement.

En ajoutant ono, ona, one, on a les divisionnaires : la duono = la moitié, duona = demi (adj), duone = à demi.

En ajoutant opo, opa, ope, on a les groupements : kvaropo = quatuor, kvaropa : à quatre (adj), kvarope = par quatre

Exercice 7 :
Traduire : Pour contrôler vos réponses, vous avez le droit d'utiliser la calculette (dossier accessoires) ou ... vos doigts.
Sep kaj ok faras dekkvin. Dudek tri kaj sepdek kvin faras naŭdek ok. Duoble ses estas dekdu. Tri estas la duono de ses. La trikvaronoj de unu horo estas kvardek kvin minutoj. Unu tago estas la sepono (aŭ sepona parto) de unu semajno. Mi aĉetis dekduon da kuleroj kaj centoj da forkoj. Marto estas la tria monato de la jaro. La deknaŭa jarcento estas la jarcento de la scienco, de la socia progreso, de la plibonigo de la sorto de la homoj. 1, 2, 3 estas ciferoj ; 1403, 251, 475 853, 300 006, 14 200 estas nombroj. Legu ilin, nomu ilin kaj skribu ilin en la esperanta lingvo. Dekjara knabo estas knabo kies aĝo estas dek jaroj. Okdekjara viro havas blankajn harojn {aŭ neplu :-)}. La vojaĝbiletoj por la infanoj sepjaraj kostas nur duonan prezon. La policistoj ĉiam iras duope. Triopo konsistas el tri elementoj, kvinopo el kvin. Oni ludas rugbeon dektriope aŭ dekkvinope. Mi preferas la dektriopan ludon.

Version :
Dictionnaire mode n°
2

ESPERANTO KAJ LINGVOJ NATURAJ




Oni ofte diras ke lingvo nenatura tute ne povas progresi, kaj ke neniam la homoj akceptos ĝian uzadon. Tial kelkaj personoj proponas ke oni internaciigu iun lingvon, ekzemple la Anglan aŭ la Francan, aŭ la Hispanan. Ili diras ke jam multaj homoj parolas tiujn lingvojn, kaj ke oni estas certa pri iliaj ecoj. Oni do ne devas fabriki novan idiomon, kiam oni povas ĉerpi el la naturo kaj tie preni iun bonan kaj belan lingvon. Sed tiuj kiuj tiel paroladas, tute forgesas du gravajn punktojn : unue la popolo kies lingvo oni akceptus kiel internacian, fariĝus potenca kaj baldaŭ estus la mastro de la mondo ; la aliaj popoloj ne akceptos do humiliĝi antaŭ unu sola kaj doni al unu popolo tiun forton. Due ĉiuj lingvoj naturaj estas malfacilaj kaj Esperanto estas dekoble pli facila ol iu ajn lingvo nacia. Se oni elektus lingvon naturan, tiuj, kiuj povus lerni tiun lingvon, estus malmultaj ; kontraŭe se oni elektas Esperanton, ĉiuj povas facile sen profesoro, post kelkaj monatoj, scii la lingvon helpan. Anstataŭ miloj da personoj, ni vidos milionojn, kiuj lernos kaj uzos la lingvon.



Menu